Tribune —
LAŬDANTE FRENEZULOJ

En espéranto, amikoj
La barata registaro havis bonegan ideon. Ĝi postulis de psikiatroj el la Nacia Menssana Instituto (Nimhans) esplori « mensajn neŭrozojn » de kontraŭatomaj opoziciuloj. Fakte, ekde jaroj, kamparanoj kaj ekologiuloj provas malhelpi Kudankulaman atomenergian centralan ekfunkciigon en Tamila Nadu ŝtato, sude de Barato. Ili konsideras danĝerega enplanti ĝin en regiono kie vivas unu miliono da loĝantoj ĝis 30kilometroj ĉirkaŭe, kaj ke nuklea akcidento povus okazi ! Certe ili estas frenezaj.
Torento de protestoj fine venkis ŝtatan projekton kaj en junio psikiatroj devis repreni iliajn okupojn. Sed la ago riveliĝas. Estraj klasoj estas tiel persvaditaj pravi ke ili imputas al opozicio mensan perturbon.
De sabato la 7a ĝis merkredo la 11a de julio en « Notre-Dame-Des-Landes » kunveniĝas vicego da frenezuloj : Dua eŭropa forumo kontraŭ grandaj malutilaj truditaj projektoj. Centoj da ekologiuloj el la tuta Eŭropo ekinterŝanĝos iliajn eksperimentojn pri projektoj de grandegaj fluĝavenoj, de T.G.Vaj linioj, de aŭtovojoj, de nukleaj centraloj, de supermezuraj kazinoj...
Ĉar ili ekkomprenis ke ĉiuj tiuj projektoj prezentis komunajn karakterizaĵojn : malŝparon de agrokulturaj teraj riĉofontoj, oftan koruptadon, malŝtatigadon de profitoj, travideblecan mankon, malkonsenton pri atente rigardi kritikajn argumentojn kaj alternativajn proponojn. Tiuj projektoj, ili observas, estas ĉiam apogitaj de alianco inter « klasika liberala dekstro kaj socialdemokratoj » kaj okazigas « pli kaj pli kruelegan subpremon ». El la forumo povus naskiĝi eŭropa kunordigo, nepre bezonata por trafi meti en publika debato la demandon.
La laboro de tiuj frenezuloj estas utilega. Ĉar ekonomiaj estroj ekpanikas proporcie kiel ekonomio ruiniĝas kaj mankante volon por reordigi financan sistemon, « responsuloj » volos malespere ĵeti « grandajn konstruejojn » kaj « grandajn fundamentojn » nome kreskada totemo. Urĝas montri ke tiuj projektoj detruas ĉirkaŭon, sed ankaŭ laboron kaj publikajn financojn kaj ke alternativoj eblas kaj necesas.